Aliru la datkonvertilon.
La Amestrisa Reĝa Kalendaro estas Suna/Luna tipo Kalendaro uzata por la Juraj kaj Religiaj aferoj de la Regno. Ĝi komenciĝas en la tago de la Oficiala Fondo de la Regno (la 12-an de oktobro 2019 e.v.) kaj konsistas el 13 monatoj de 28 tagoj plus la Novjartago konata kiel “ALKEMIO” kiu ne apartenas al iu monato, semajno aŭ tago.

Tiamaniere, ĉiu monato komenciĝas en la sama tago de la semaijno kaj finiĝas en la sama maniero, monato post monato sen distingo.
La monatoj ankoraŭ ne havas oficialan nomon, do ili estas menciitaj nur per la orda nombro en sinsekvo. Tamen, kelkaj Amestrisanoj, kvankam ĝi ne estas oficiala, uzas la signon respondan al ĉiu monato por rilati al ĝi. Ekzemplo: “Monato 1” respondas al la signo de “Skorpio” kaj “monato 9” al “Ĝemeloj”, ktp.
Pri la semajnoj, ili konsistos el sep tagoj, la unuaj du tagoj de la semajno estos nelaborataj tagoj kaj la sekvaj kvin labortagoj. La tagoj estos nomitaj jene:
| UNUA TAGO (nelaboranta) | ORTAG | Tago de ORO |
| DUA TAGO (nelaboranta) | ENTAG | Tago de ENERGIO aŭ LUMO |
| TRIA TAGO (labortago) | VENTAG | Tago de AERO aŭ VENTO |
| KVARA TAGO (labortago) | FAJRTAG | Tago de FAJRO |
| KVINA TAGO (labortago) | AKTAG | Tago de AKVO |
| SESA TAGO (labortago) | TERTAG | Tago de TERO |
| SEPA TAGO (labortago) | PLUMBTAG | Tago de PLUMBO |

