La Amestrisa Reĝa Kalendaro estas Suna/Luna tipo Kalendaro uzata por la Juraj kaj Religiaj aferoj de la Regno. Ĝi komenciĝas en la tago de la Oficiala Fondo de la Regno (la 12-an de oktobro 2019 e.v.) kaj konsistas el 13 monatoj de 28 tagoj plus la Novjartago konata kiel “ALKEMIO” kiu ne apartenas al iu monato, semajno aŭ tago.

Tiamaniere, ĉiu monato komenciĝas en la sama tago de la semaijno kaj finiĝas en la sama maniero, monato post monato sen distingo.

La monatoj ankoraŭ ne havas oficialan nomon, do ili estas menciitaj nur per la orda nombro en sinsekvo. Tamen, kelkaj Amestrisanoj, kvankam ĝi ne estas oficiala, uzas la signon respondan al ĉiu monato por rilati al ĝi. Ekzemplo: “Monato 1” respondas al la signo de “Skorpio” kaj “monato 9” al “Ĝemeloj”, ktp.

Pri la semajnoj, ili konsistos el sep tagoj, la unuaj du tagoj de la semajno estos nelaborataj tagoj kaj la sekvaj kvin labortagoj. La tagoj estos nomitaj jene:

UNUA TAGO (nelaboranta)ORTAGTago de ORO
DUA TAGO (nelaboranta)ENTAGTago de ENERGIO aŭ LUMO
TRIA TAGO (labortago)VENTAGTago de AERO aŭ VENTO
KVARA TAGO (labortago)FAJRTAGTago de FAJRO
KVINA TAGO (labortago)AKTAGTago de AKVO
SESA TAGO (labortago)TERTAGTago de TERO
SEPA TAGO (labortago)PLUMBTAGTago de PLUMBO
Nomo kaj signifo de la tagoj de la Semajno.
Heptagramo kun la sekvenco de la sep tagoj de la Semajno de Amestris.

TAGOJ FERIAJ, NELABORANTAJ KAJ GRAVAJ


La sekvaj akronimoj estos uzataj:

e.v. : erao vulgara por rilati al la komuna Kalendaro de Kristanaj Radikoj.

V.L.: “Vera Lumo” por rilati al oficialaj datoj datitaj post la Fundamento de la Regno.

a.V.L.: “antaŭ la Vera Lumo” por rilati al datoj antaŭ la fondo de la regno. Tiusence, la uzo de la signo: “-” por datoj de ĉi tiu tipo estos preterlasita.

Ekzemplo:

Ĵaŭdo, la 29-an de majo 1986 (e.v.) estos tiam Tertag, 6-a tago de 9-a Monato de la jaro 34 (a.V.L.) kaj ne de la jaro “-34”.