Ventag, la 24-a tago de la 5-a monato de la 3-a jaro
Hodiaŭ, la Lumigita Reĝlando de Amestris publike kondamnas la invadon de la Rusia Federacio kontraŭ la suverena teritorio de Ukrainio.
Amestris reafirmas sian respekton al la suvereneco kaj teritoria integreco de la popoloj kaj malakceptas la uzon de milita forto kiel rimedon por trudi la volon de unu ŝtato al alia.
Ni esperas, ke ĉi tiu milita konflikto finiĝos kiel eble plej baldaŭ, kun la plej malgranda ebla perdo de homaj vivoj kaj kun la plej malgranda ebla materia detruo.
