La israela-palestina konflikto

8-a de oktobro 2023

La Lumigita Reĝlando de Amestris sekvas kun profunda zorgo la novan eskaladon de perforto en la israela-palestina konflikto.

Ni kondamnas la atakojn kontraŭ civiluloj kaj la prenon de ostaĝoj, kaj ni esprimas nian solidarecon kun ĉiuj senkulpaj homoj, israelanoj kaj palestinanoj, kiuj suferas pro ĉi tiu nova eksplodo de perforto.

Amestris alvokas ĉiujn partiojn ĉesigi la malamikaĵojn, protekti la civilan loĝantaron kaj serĉi, per dialogo kaj diplomatio, justan kaj pacan solvon de konflikto, kiu jam kaŭzis tro multe da suferado al ambaŭ popoloj.

Paco ne povas esti konstruita per la sango de senkulpuloj.

Respondi